Laŭ raporto de Reuters, estro de usona Centra Inteligenta Agentejo (FBI) William Joseph Burns faris prelegon en Britio, dirante, ke konsidere pri reciproka dependo de Usono kaj Ĉinio en ekonomio, estas stulta rompi rilatojn kun Ĉinio. Samtempe li diris, ke Usono devas senigi la riskon, realigi plurigon de provizaj ĉenoj. Lastatempe la okcidento frekvence disvastigis senigon de risko el Ĉinio, pri kio Ĉinio jam montris, ke senigo de risko estas aliforma rompo de ĉenoj kaj esence estas deĉinigo, kiu finfine signifas senigi oportunon, kunlaboron, stabilecon kaj disvolvon. Tio ne solvos la problemojn de Usono, nek damaĝos ĝin mem.
Tiutage li faris prelegon en la Ditchley Fonduso de Britio sub la titolo “monda reformo kaj rolo de informoj”. Li menciis Ĉinion 19 fojojn en sia prelego.