Establo de ekzemplo por regiona kaj internacia kunlaboro
Mirinda Publikigita: 2023-07-02 18:08:14

Lastatempe direktoro de Kazaĥa Instituto pri Aziaj Studoj Sultan Akimbekov diris intervjuate, ke Ŝanhaja Kunlabora Organizo liveris gravan garantion por ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj sekureco kaj stabileco de la regionaj landoj. Dun pasintaj pli ol 20 jaroj post sia fondiĝo, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo senĉese kreskas kaj jam estas unu el plej viglaj kaj plej influpovaj internaciaj organizoj en la azi-eŭropa kontinento kaj estas nemankigebla konstruiva forto por perfektigi internacian ordon, antaŭenigi tutmondan kaj regionan disvolvon kaj protekti sekurecon kaj stabilecon de la regionaj landoj. Ŝanhaja Kunlabora Organizo iras sur ĝusta disvolva vojo kaj establis ekzemplon por regiona kaj internacia kunlaboro. 

 Akimbekov diris, ke Ĉinio prezentis iniciaton pri kuna konstruado de Zono kaj Vojo, kiu helpis membrolandojn de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo profundigi la kunlaboron kaj efike fortigis la ekonomian kaj komercan ligon inter regionoj kaj havas gravan signifon por membrolandoj. 

Li estas plena de atendo pri baldaŭa deĵorado de Kazaĥio kiel prezidantolando de la ŜKO. “Tio estas grandega honoro kaj respondeco por Kazaĥio”, li diris, ke disvolvo kaj pligrandigo de la organizo estas kuraĝiga. Kazaĥio deziras kune kun aliaj membrolandoj klopodi por kune antaŭenigi ampleksan disvolvon de la ŜKO kaj plue liveri fortan subtenon al ekonomio, socio kaj popola vivo de la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree