Nikaragvo urĝas Usonon repagi historiajn ŝuldojn
Shanshan Publikigita: 2023-07-02 17:53:05

Nikaragva ministro pri eksterlandaj aferoj Denis Moncada lastatempe sendis leteron de kompenso subskribita de prezidanto José Daniel Ortega Saavedra al la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj António Guterres, postulante, ke Usono pagu pli ol 12 miliardojn da usonaj dolaroj en kompenso por plenumi la juĝon donitan de la Internacia Kortumo en la 1980-aj jaroj pri usona financa subteno al la nikaragva enlanda milito. La letero atentigis, ke jam pasis 37 jarojn, Usono ankoraŭ ne pagis ĉi tiun "historian ŝuldon".

Kapti naturresursojn, fari ekonomian rabadon, kaj plane renversi reĝimon... Dum 200 jaroj de kiam la "Monroe Doctrine" estis proponita, Usono konservis hegemonion, manipulis la retorikon de "demokratio kaj libereco", prioritatis siajn proprajn  interesojn, kaj rigardis Latin-Amerikon kiel ĝian "malantaŭan korton". Ĝi agis malzorge kaj donis grandajn suferojn al latin-amerikaj landoj kaj homoj. Analizistoj atentigis, ke nuntempe la volo de latin-amerikaj landoj kunlabore batali kontraŭ hegemonio fariĝas pli kaj pli forta, kaj pli kaj pli da latin-amerikaj landoj elektas kontraŭstari la usonan hegemonion kaj defendi la regionan integriĝon per dialogo kaj multflankismo.

De politikaj luktoj ĝis armita rezisto, la latinamerika popolo neniam ĉesis rezisti usonan intervenon. Dum plirapidiĝo de la procezo de regiona integriĝo, plifortiĝas la volo de latin-amerikaj landoj kunlabore kontraŭstari la usonan hegemonion.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree