Subskribiĝis 120 projektoj en tria Ĉina-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio
Qiujieming Publikigita: 2023-07-03 20:22:02

Laŭ la oficiala informo, la tria Ĉina-Afrika Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio dimanĉe finiĝis kun 120 subskribitaj projektoj totale valorantaj 10,3 miliardojn da usonaj dolaroj.

La kvartaga ekspozicio ĵaŭde komenciĝis en Changsha, ĉefurbo de la centra ĉina provinco Hunan. Hunan estas unu el la provincoj de Ĉinio plej aktivaj en ekonomiaj kaj komercaj ligoj kun Afriko.

Kun 1 700 eksterlandaj gastoj kaj pli ol 10 000 enlandaj gastoj, la partopreno en la ĉi-jara ekspozicio estas plej granda ĝis nun, diris Zhou Yixiang, vicĝenerala sekretario de la Hunan-provinca registaro.

La nombro de ekspoziciantoj kaj la nombro de afrikaj ekspoziciaĵoj atingis historian alton, kun respektivaj ciferoj pliiĝis je 70 procentoj kaj 166 procentoj ol en la antaŭa ekspozicio, diris Shen Yumou, estro de la komerca departemento de Hunano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree