Franca prezidento postulas kiel eble plej frue restarigi la ŝtatan ordon
CMG Publikigita: 2023-07-03 20:20:56

Vespere de la 2a de julio la franca prezidento Emmanuel Macron alvokis kunvenon, postulante ke la registaro faru ĉiajn eblojn restarigi la ŝtatan ordon. Tiun vesperon en kelkaj urbo ankoraŭ estis tumulto, sed kompare kun la antaŭaj tagoj la grado de malordo evidente malgrandiĝis.

Ĉi-vespere Macron alvokis francajn ĉefministron kaj multajn ministrojn en la palacon Elysée por esplori la novan staton de la situacio. Li postulis, ke la registaro kiel eble plej frue faru ĉiajn eblojn retrovi la ŝtatan ordon kaj certigi ke la situacio baldaŭ revenu al paco.

La franca ministro pri internaj aferoj Gérald Darmanin anoncis, ke vespere de la 2a de julio en la tuta lando dislokiĝos 45 miloj da policistoj kaj ĝendarmoj por reagi al la ĥaoso. Laŭ la statistiko de la franca ministrejo de internaj aferoj, ĝis la 23a horo kaj 30 minitoj de la 2a de julio la polico jam arestis 49 homojn, sed kompare kun la antaŭaj tagoj la gardo de la malordo evidente malgrandiĝis, kaj en multe da urboj jam regis paco.

De la vespero de la 2a de julio ĝis la frumateno de la 3a, en la avenuo Champs – Elysées de Parizo, raportisto vidis nur pasantojn kaj policistojn, kiuj respondecis pri socia sekureco, kaj tie ne estis manifestaciantoj. Sur la strato fluis paca etoso.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree