Xi sendis gratulmesaĝon al Tria Dialogo pri Interŝanĝo kaj Reciproka Lernado inter Civilizacioj kaj unua Monda Konferenco de Ĉinologoj
CMG Publikigita: 2023-07-03 20:20:28

La 3an de julio Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtatprezidanto, adresis gratulmesaĝon al la tria Dialogo pri Interŝanĝo kaj Reciproka Lernado inter Civilizacioj kaj la unua Monda Konferenco de Ĉinologoj.

Xi diris, ke ĉiu nacio, en la longa homara historio, kreis la civilizacion kun siaj apartaj karakteroj kaj signoj, kaj la interŝanĝo kaj reciproka lernado inter diferencaj civilizacioj donas al la homaro grandan spiritan montrilon por solvi niatempajn tiklajn problemojn kaj atingi komunan progreson.

Xi akcentis, ke Ĉinio volonte, kune kun ĉiuj flankoj, disvolvas la komunan valoron de la homaro: paco, evoluigo, justeco, senpartieco, demokratio, libereco, plenumas la tutmondan iniciaton pri civilizacio, kaj manĉemane progresigas la homaran civilizacion per civilizacia interŝanĝo anstataŭ civilizacia neinterkompreno, per reciproka lernado en civilizacio anstataŭ civilizacia malkonkordo, per civilizacia inkluzivo anstataŭ civilizacia supereco.

Xi esperas, ke diverslandaj ĉinologoj, kiel senditoj specialiĝintaj pri mondaj civilizacioj, faru pli grandajn penojn por komuniki la kulturojn ĉinan kaj fremdan kaj pligrandigi la amikecon kaj kunlaboron.

La tria Dialogo pri Interŝanĝo kaj Reciproka Lernado inter Civilizacioj kaj la unua Monda Konferenco de Ĉinologoj estas organizita de la Ĉina Internacia Asocio por Interŝanĝo, kaj la 3an de julio malfermiĝis en Pekino.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree