Kiom da vi konas pri Zono kaj Vojo?
Mirinda Publikigita: 2023-07-03 16:25:52

Orienta Timoro estas insula lando en orienta Angulo de la insularo Nusantara en sudorienta Azio. Ĝia ĉefurbo estas Dilio, kiu estas bona haveno. Orienta Timoro ne havas fervojon kaj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio en 1999. 

Nepalo situas sude de Himalajo kaj najbaras kun Ĉinio kaj Hindio. Ĉinio kaj Nepalo havas miljaran amikecon. 

Eminentaj bonzoj Faxian kaj Xuanzang iam vizitis Lumpinī, la naskiĝlokon de Sakyamuni, fondinto de budhisma sekto en suda Nepalo respektive en la dinastio Jin kaj dinastio Tang. Nepalo havas sian konsulejon en Lasao de Tibeto de Ĉinio kaj la konsulejo estas la unika diplomatia institucio de fremdaj landoj en Tibeto.  

Srilankao estas insula lando kaj la ĉefurbo estas Kolombo. En Srilankao la signifoj pri kapjeso kaj kapneo estas tute malsamaj ol tiuj en Ĉinio. En Srilankao abunde produktiĝas ruĝa teo. La plej konataj tri ruĝteoj en la mondo respektive venas el Anhui-provinco de Ĉinio, Srilankao kaj Hindio.

Bangladeŝo najbaras kun Hindio kaj Birmo. Aprile de 2023 la Padma Ponto konstruita de Ĉina Fervoja Grupo en Bangladeŝo glate ekfunkciis. Tio estas la unua pasado de trajno en la historio de la Padma Rivero kaj ĝi estas la plej granda ponta inĝenieriaĵo konstruita de ĉinaj entreprenoj eksterlande. La fervojo de la Padma Ponto longas je preskaǔ 170 km. kaj finis la miljaran historion de transporto nur per ŝipoj de la Padma Rivero kaj la Padma Ponto estas intime titolita de bangladeŝa popolo kiel “ponto de revo”.

Maldivoj estas insula lando sur la Hinda Oceanio en suda Azio. Ĝi konsistas el pli ol 1 200 insuloj kaj inter kiuj 202 havas loĝantojn. Tiuj insuloj aspektas kiel perloj disantaj sur la oceanio. En 2015 ĉinaj entreprenoj per nur 33 monatoj konstruis la Ĉina-Maldivan Ponton sur la Hinda Oceanio kaj ĝi estas la unua transmara ponto en medio de koralaj rifoj en malproksima maro. La ĉefurbo Maleo estas unu el la plej homplenaj ĉefurboj en la mondo. Ĝis nun ĉinaj entreprenoj jam konstruis por Maldivoj pli ol 11 000 apartamentojn kaj plibonigis vivkondiĉojn de maldivanoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree