Ĉina altranga diplomato: Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas relanĉi kunlaboran mekanismon
Qiujieming Publikigita: 2023-07-04 17:03:20

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas relanĉi la kunlaboran mekanismon.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la komentojn ĉe sia parolado en la malferma ceremonio de Internacia Forumo por Triflanka Kunlaboro 2023, en Qingdao.

Wang diris, ke dum la lastaj 20 jaroj kaj pli, la triflanka kunlaboro inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kreskis de nulo al la plej influa subregiona kunlabora mekanismo en Azio, kio liveras gravan movan forton por la modernigo de la tri landoj kaj Azio.

Wang emfazis, ke, ĉar ili staras ĉe vojkruciĝo de la historio, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas kapti la tendencon de la epoko, akiri saĝon el la pasinteco kaj firme konservi la ĝustan direkton de triflanka kunlaboro.

Wang faris kvin-punktan proponon, inkluzive de plifortigo de reciproka konfido, reciproka profito, konektebleco, reciproka helpo kaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado. Li ankaŭ vokis kunlabori por protekti regionajn pacon kaj stabilecon, krei movajn fortojn por ekonomia kresko, antaŭenigi regionan ekonomian integriĝon, renkonti komunajn defiojn kaj kreskigi publikan subtenon.

Antaŭ la malferma ceremonio, Wang renkontiĝis kun la ĉefaj gastoj ĉeestantaj la forumon kaj diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas lerni el la historio, antaŭenigi komunan konsenton inter registaroj per la popoloj, politikajn rilatojn per ekonomiaj rilatoj, interkomunikiĝon inter la centraj registaroj per lokaj interŝanĝoj, kaj duflankan kunlaboron per multflankismo.

Wang diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas forigi enmiksiĝon, kunlabori, aktivigi la triflankan kunlaboron kaj interŝanĝan mekanismon kaj rekomenci triflankan kunlaboron, por kune revigligi Azion kaj profitigi la mondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree