Xi: ŜKO montras viglecon kaj energion
Qiujieming Publikigita: 2023-07-04 20:29:02

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde ĉeestis la 23an kunvenon de la Konsilio de Estroj de Ŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) per videa konferenco kaj faris gravan paroladon.

Xi diris, ke antaŭenigo de ekonomio estas la komuna tasko por landoj en la regiono. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, insisti la ĝustan direkton de ekonomia tutmondigo, oponi protektismon, unuflankisman sankcion kaj ĝeneraligi la koncepton de nacia sekureco, kontraŭstari “konstruon de muroj kaj baroj” kaj “malkuplon kaj rompon de ĉeno”, klopodi por plibonigi la atingojn de kunlaboro por ke la fruktoj de disvolvado povu pli kaj pli juste profitigi homojn de ĉiuj landoj.

Xi diris, “Ni devas fortigi la altkvalite komunan konstruon de la iniciato Zono kaj Vojo interliganta la disvolvan strategion de aliaj landoj kaj kunlaboran iniciaton de regionoj, profunde antaŭenigi la liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, akceli la konstruadon de havena infrastrukturo kaj regionaj internaciaj loĝistikaj kanaloj, kaj certigi la stabilecon de la regiona industria ĉeno kaj provizoĉeno.”

Xi diris, ke la harmonia disvolvado de diversaj civilizacioj estas la bona espero de popoloj de landoj en la regiono. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por efektivigi la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, antaŭenpuŝi la inkluzivan kunekziston de diversaj civilizacioj, antaŭenigi la amikecon inter la popoloj de ĉiuj landoj.

Xi diris, ke justeco estas la komuna celo de landoj en la regiono. “Ni devas fari pli radiantaj la komunajn valorojn de la tuta homaro, rezolute protekti la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj en ĝia kerno kaj la internacian ordon bazitan sur la internacia leĝo, kontraŭbatali hegemoniismon kaj fortopolitikon, antaŭenigi la disvolviĝon de tutmonda regado en pli justa kaj racia direkto, kaj antaŭenigi la modernigon de la homa socio per la komuna klopodo por daŭre antaŭenigi la justecon de rajtoj, justecon de ŝancoj kaj justecon de reguloj.”

Xi diris, ke Irano estas akceptita en la ŜKO kiel membroŝtato, kaj memorando de devoj pri la membreco de Belorusio aliĝanta al ŜKO estos subskribita. Tiu ago montras la viglecon kaj energion de la ŜKO.

Xi esprimis gratulojn al Irano kaj Belorusio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree