AL Jazeera: usona registaro devas respondeci pri kontraŭleĝa enkarcerigo de militkaptitoj
Qiujieming Publikigita: 2023-07-04 17:03:00

Katara mediato AL Jazeera publikigis artikolon en la 29a de junio, dirante, ke la usona registaro devas respondeci pri la kontraŭleĝa enkarcerigo de militkaptitoj.

La artikolo diris, ke usona prezidento Joe Biden iam deklaris, ke li dediĉas sin al "eliminado de torturo tutmonde." Sed li tute ne menciis homrajtajn malbonfarojn de Usono mem. En la pasintaj dek jaroj, okazis oftaj skandaloj pri turmento de malliberuloj en la malliberejo Guantanamo Bay en Usono, kaj la usona registaro ne pardonpetis al la viktimoj nek proponis subvenciojn por la uzo de tiuj torturoj.

La artikolo diris ankaŭ, ke la kruelaj metodoj de torturo en Usono kaŭzis al granda nombro da iamaj malliberuloj fizikajn aŭ psikologiajn ŝarĝojn. Ĝis nun, la usona registaro ankoraŭ ne alfrontis sian skandalon pri mistraktado de malliberuloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree