Xi alvokas al ŜKO plifortigi solidarecon kaj reciprokan fidon
Qiujieming Publikigita: 2023-07-04 20:09:58

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde ĉeestis la 23an videan kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) laŭ la invito de hinda ĉefministro Modi.

Xi diris, ke la nuna mondo estas komplika, kaj la ŝanĝoj, kiuj okazis en jarcento, plirapidiĝas, la homa socio alfrontas senprecedencajn defiojn. Unueco aŭ divido? Paco aŭ konflikto? Kunlaboro aŭ konfrontiĝo? Tiuj denove fariĝas demandoj por nia tempo. Lia respondo estas, ke la sopiro de la homoj de ĉiuj landoj estas la serĉado al pli bona vivo, kaj la tendenco de la cirkonstancoj pri paco, disvolvado, kunlaboro kaj komuna gajno estas nerezistebla.

Xi diris, “Ni devas plifortigi strategian komunikadon kaj kunordigon, elimini diferencojn per dialogo kaj superi konkurencon per kunlaboro, reciproke respekti la kerninteresojn kaj gravajn zorgojn, kaj firme subteni unu la alian por atingi disvolvadon kaj revigliĝon. Ni devas, el la ĝeneralaj kaj longdaŭraj interesoj de la regiono, determini eksterlandajn politikojn sendepende kaj firme teni la estontecon de la disvolviĝo kaj progreso de la lando en niaj manoj.”

Xi diris, ke estas la komuna respondeco atingi longdaŭran pacon kaj stabilecon en la regiono. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por efektivigi la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, insisti pri solvado de diferencoj kaj kontraŭdiroj inter landoj per dialogo kaj interkonsiliĝo, antaŭenigi politikan solvon de internaciaj kaj regionaj demandoj kaj konstrui solidan baron por regiona sekureco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree