Kion signifas ke Argentino unuafoje repagis ŝuldojn per Renminbi?
CMG Publikigita: 2023-07-04 19:13:53

La 30an de junio Argentino repagis ŝuldojn de 2,7 miliardoj da usona dolaroj en tiu ĉi limdato al la Monda Mona Organizo per specialaj rajtoj pri tiro de mono (angle: special drawing rights) kaj per Renminbi (ĉina mono). Tio estas ke Argentino unuafoje repagis ŝuldojn per Renminbi. Unu tagon antaŭe la Argentina Centra Banko proklamis enmeti Renminbion, kiel (re)tireblan monon, en sian bankan sistemon, kaj konsenti al la financaj institucioj malfermi deponkontojn de Renminbi. La estro de la Argentina Centra Banko, Miguel Pesce, diris: “Kiel multaj aliaj landoj, Argentino preferas la internaciecon de Renminbi.”

De ĉi jaro la financa kunlaboro inter Ĉinio kaj Argentino seninterrompe progresas: aprile, Argentino ekuzis Renminbion kiel pagilon por komercaĵoj importitaj el Ĉinio; komence de junio, Argentino kaj Ĉinio resubskribis monkonvertan interkonsenton kun la sumo de 130 miliardoj da juanoj; kaj poste la Argentina Valorpapera Komitato aprobis emisii valorpaperojn likviditajn per Renminbi en la loka merkato… Ĉio tio signifas, ke la financa kunlaboro inter Ĉinio kaj Argentino eniris en rapidan vojon.

La financa kunlaboro plivastigita de Ĉinio kaj Argentino reprezentas la bonan funkciadon de la ambaŭflanka rilateco ekonomia kaj komerca. Nuntempe, Ĉinio estas unu el la plej gravaj komercaj partneroj de Argentino. En la jaro 2022 la ambaŭflanka komerca sumo atingis 21,37 miliardojn da usonaj dolaroj.

Kia ajn kunlaboro devas esti utila kaj favora por ĉiu el la partioj, ankaŭ same por Ĉinio kaj Argentino. Plivastigi la uzon de Renminbi utilas solvi plej urĝajn internajn problemojn de Argentino. Kaj same tio alportas al Ĉinio bonon.

Kiel la trie granda ekonomio en Latinameriko, Argentino donas bonan ekzemplon. Aktuale, instigite de Brazilo, Argentino kaj ceteraj landoj, aliaj latinamerikaj landoj konkure pensas pri “sendolarigo”. La venezuela prezidento Nicolás Maduro Moros esprimis komenci la procezon nuligi la hegemonion de usona dolaro; la bolivia prezidento Luis Alberto Arce Catacora postulis pridiskuti la eblecon fari komercon per reguligo de Renminbi… Ĉio tio montras la deziron de multaj evoluantaj landoj, realigi financan diversecon kaj iri la vojon de memstareco kaj sendependeco. Ĝuste kiel la artikolo “La hegemonio de usona dolaro jam estas preskaŭ falanta” en hispana ĵurnalo antaŭdiris, ke la povo kaj hegemonia pozicio de usona dolaro ne estas neŝanceleblaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree