Palestina studento Zuhair: Ĉinio alportas esperon por monda paco
Ĝoja Publikigita: 2023-07-05 16:33:53

"Mia patro ofte negocas en Ĉinio, tial en infaneco el li mi sciis multajn historiojn pri Ĉinio." 26-jara palestina junulo Zuhair restas en Ĉinio malpli ol unu jaron. Parolante pri siaj rilatoj kun Ĉinio, li prezentis unu post unu fotojn, kiujn lia patro faris en Ĉinio por li tiam. "La belaj kaj ordaj urboj Kantono, Pekino kaj Ŝanhajo en la fotoj donis profundan impreson al mi. Antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj sekvante lin mi restis en Kantono du semajnojn, kaj tiam mi decidis lerni en Ĉinio.”

Zuhair nun estas magistra studento pri internaciaj rilatoj en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Per lernado de la ĉina lingvo en la malpli ol unu jaro, Zuhair persone sentis profundan kaj vastan kulturon de Ĉinio. Aparte pro Monda Kultura Festivalo de la universitato, li pli bone komprenas signifon de reciproka lernado de civilizacio.

"En Pekina Lingva kaj Kultura Universitato estas studentoj el diversaj lokoj de la mondo, ni komune lernas. En la kuranta jaro mi partoprenis en Monda Kultura Festivalo de la universitato, en la festivalo prezentiĝis multaj landaj kulturoj. En kostumo de Palestino mi montris kulturon kaj tradician kutimon de mia lando, kaj kafoj kaj dolĉaĵoj el mia lando estis varme ŝatataj. Mi vidis montriĝon de kulturoj de Rusio, Irano kaj Saud-Arabio, ili interesas min. Ni ĉiuj prezentis niajn proprajn kulturojn, ni komune ĝuis la gajan etoson kaj ni fariĝis bonaj amikoj."

De la malpli ol unu jaro en Ĉinio Zuhair ĉiam atentas sian patrolandon. Kompare kun aliaj lernejanoj li pli klare komprenas suferojn kaŭzitajn de konfliktoj, tial li pli urĝe ol aliaj strebas al feliĉa vivo kaj deziras pacon kaj trankvilon. Li diris, ke Ĉinio ĉiam montras sian respondecon kiel granda lando, donis helpon por paco kaj stabileco en la mezorienta regiono kaj alportas esperon por paco kaj disvolvo de la mondo.

"Ĉinio estas unu el la plej gravaj kontribuantoj sur la monda politika scenejo, kaj mi vidis belan estontecon el Monda Disvolva Iniciato, Monda Sekureca Iniciato, Monda Civilizacia Iniciato de Ĉinio. Olivujo estas simbolo de la palestina nacio, ĉiujare ni okazigas festivalon pri rikolto de olivo. Ni pacon amas kaj deziras, ankaŭ volas feliĉan kaj bonan vivon. Ĝuste en la kuranta jaro en Pekino, Irano kaj Palestino manpremis unu kun la alia kaj mezorientaj arabaj landoj marŝis je la unua paŝo por amikeco kaj paco, ĉion ĉi mi persone vidis. Mi tre admiras saĝon kaj porpledon de Ĉinio, ankaŭ dankas ĝin pro ŝanĝiĝoj alportitaj de Ĉinio al la mondo, kaj la ŝanĝiĝoj celas pli bonan kaj pli belan direkton, kiun la homaro en la tuta mondo volas.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree