Xi respondas al letero de eksterlandaj studentoj en Nanjing-a Kontkontrola Universitato
Qiujieming Publikigita: 2023-07-05 19:09:37

Ĉina prezidanto Xi Jinping kuraĝigis eksterlandajn studentojn de Nanjing-a Kontkontrola Universitato fari kontribuon en antaŭenigo de amikeco kaj kunlaboro inter landoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), marde faris la rimarkojn en letero respondante al eksterlandaj studentoj, kiuj faras siajn studojn kiel kandidato al la magistreco pri kontrolado de kontoj en la universitato, kiu situas en la provinco Jiangsu de orienta Ĉinio.

En sia letero, Xi diris, ke li ĝojas ekscii, ke la studentoj profundigis sian komprenon pri la kontrola sistemo de Ĉinio, socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj la KPĈ.

Xi diris, ke post jaroj da klopodo formiĝis sistemo de kontrolado de kontoj kun ĉinaj trajtoj. Xi esprimis la esperon, ke la studentoj akcelos interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon kun siaj ĉinaj kolegoj, prenos kontroladon de kontoj kiel fenestron por pli bone kompreni Ĉinion kaj fari kontribuon en profundigo de amikeco kaj kunlaboro inter landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree