Ĉina Revo en Verdo
Ĝoja Publikigita: 2023-07-05 10:01:48

"Verdo estas oro". Jen la simpla frazo konata en Ĉinio fakte originas el vilaĝo Yu en provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, kiu estis iam perpleksigata de poluado. La 15-an de aŭgusto, Xi Jinping, tiama sekretario de la komitato de la Partio por Zhejiang-provinco, faris esploron en vilaĝo Yu, Anji-gubernio, Huzhou-urbo. Li plene aprobis agmanieron de la vilaĝo fermi kaj haltigi minejojn kaj cementejojn, kaj unuafoje elmetis la disvolvan ideon, nome "Verdo estas ordo", kiu klare direktis la vilaĝon Yu al vojo de verda disvolvo.

Li diris, "Nepre ne plu diru marŝi sur malnova vojo, nek havu fortan inklinon al pasinta modelo de disvolvo. Vi ĵus diris, ke vi decidas fermi kaj haltigi iujn minejojn, kio estas saĝa. Pura akvo kaj verda monto ĝuste estas valoraj riĉaĵoj. Pasinte, ni volis ne nur puran akvon kaj verdan monton, sed ankaŭ orajn kaj arĝentajn montojn, tamen fakte, verdo ĝuste estas ordo."

Sub ĉi tiu ideo, la antaŭa vilaĝo kun polua akvo ĉie kaj sin vivtenanta per konsumo de naturaj resursoj sin perfekte turnis en nacian 4a-nivelan vidindaĵon. Kaj en 2019 la vilaĝo enspezis 279,6 milionojn da juanoj kaj ĝia pokapa enspezo proksimiĝis al 50 000 juanoj, kaj ĝi fariĝis la konata demonstra vilaĝo pri konstruado de modere prospera socio en ĉiuj flankoj.

15 jarojn poste en marto de 2020, Xi Jinping revizitis vilaĝon Yu. Vidinte la realigon de deziro de Yu pri bela vilaĝo, Xi diris: "La tempo rapide forpasis, la pasinta vilaĝo restas freŝa en mia memoro. La nuna atingo de la vilaĝo Yu pruvas ĝustecon de vojo de verda disvolvo. Ni devas firme persisti en daŭripova disvolvo, kaj ekonomia disvolvo devas ne kosti ekologion, ĉar ekologio mem estas ekonomio, se vi protektus ĝin, vin repagos ĝi."

En Ĉinio, pli kaj pli da lokoj marŝas sur la nova vojo, ke ekonomia disvolvo kaj media protektado harmonie kunekzistas. "Verdo ĝuste estas oro", la verda transformo tra la tuta lando alportis profundan ŝanĝon de ideoj kaj manieroj pri disvolvo.

La raporto de la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) montras, ke oni devas akceli konstruadon de bela Ĉinio, solide kulturi kaj efektivigi la ideon, nome verdo ĝuste estas ordo, kaj fari planon laŭ harmonia kunekzistado de la homaro kaj la naturo.

Konstruado de ekologia civilizacio estas merita en la nuneco kaj utila al la estonteco. Kiel diris ĉina prezidanto Xi Jinping: "Ni devas protekti ekologian medion kiel niajn okulojn, trakti ekologian medion kiel la vivon, komune konstrui bazon de ekologia civilizacio kaj marŝi kune sur la vojo de verda disvolvo! Se homoj farus malordan ekspluaton kaj krude rabus la naturon, do la homaro certe estos severe punata de la naturo. Se homoj racie utiligus kaj amike protektus la naturon, do la homaro certe ricevos malavaran repagon de la naturo. Ni devas konservi ekologian ĝeneralan ekvilibron sur la tero, por ke niaj posteuloj ne nur ĝuu abundajn materialojn, sed ankaŭ rigardu supren al la stelplena ĉielo, vidu verdajn montojn kaj flaru aromon de floroj.”

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree