Ĉina proparolisto respondas al demando de raportisto pri la nuklee poluita akvo en Fukushima
CMG Publikigita: 2023-07-05 15:55:15

Demando: Laŭinforme, la Internacia Atom-Energia Agentejo publikigis sintezan taksraporton pri la traktado de la nuklee poluita akvo en Fukushima, Japanio, opiniante, ke la projekto de Japanio, ellasi la akvon en maron, ĝenerale konformas al la internacia sekureca normo, kaj la agentejo faros longtempan kontrolon pri la ellasado de la akvo. Kiel tion Ĉinio komentas?

Respondo: Ĉinio rimarkis la sintezan taksraporton publikigitan de la Internacia Atom-Energia Agentejo pri la japana projekto porti la nuklee poluitan akvon en maron. Laŭ nia scio, tiu ĉi raporto ne plene spegulas la opiniojn de ĉiuj fakuloj, kiuj partoprenis en la taksa laboro, kaj cetere, la konkludo estas ne akceptita de ĉiuj taksintoj. Ĉinio bedaŭras la raporton tiel haste prezentitan de la agentejo.

Ni opinias, la raporto ne povas fariĝi de “amuleto” kaj “paspermeso” de Japanio, kiu pretas ellasi la akvon maren. Ni rimarkis la esprimon de Rafael Mariano Grossi, la ĝenerala direktoro de IAEA, ke la agentejo, invitite de la japana registaro, faru revizion kaj takson pri la akvoellaso, sed tio absolute ne estas ĝiro por Japanio.

Japanio, en konsidero pri sia ekonomia kosto, ignorante la maltrankvilon kaj oponon de la internacia komunumo, obstine decidis la nuklee poluitan akvon ellasi en maron. Pacifiko do estos “kloako” de nuklea poluaĵo.

Ĉinio ree urĝas, ke Japanio ĉesigu la planon fluigi la malpurigitan akvon en maron, anstataŭe traku ĝin en pli scienca, sekura kaj travidebla maniero. Se Japanio agas obstine, ĝi devos porti ĉian eblan sekvon. Ĉinio postulas, ke Japanio kunlaboru kun la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj kiel eble plej frue starigu internacian kontrolan mekanismon, en kiu ĉiuj priaj partioj havus rajton partopreni.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree