Raporto de IAEA ne povas gravigi la planon de Japanio pri ellaso de poluita akvo
CMG Publikigita: 2023-07-05 20:52:18

“Tio ne povas forigi la maltrankvilon de popolamaso, ni kontraŭas la ellason de la poluita akvo!” Leginte la taksraporton, en la 4a de julio publikigita de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), pri la ellaso de nuklee poluita akvo en Fukushima, Japanio, Terasawa Haruhiko, ĉeffunkciulo de la Fiŝkaptada Asocio de la gubernio Miyagi en Japanio, esprimis sian maltrankvilon. Same kiel li, multaj japanoj opinias, ke al la japana plano, ellasi malpurigitan akvon, “konformanta al la internacia sekureca normo”, kiel diras la raporto, mankas konvinkaj argumentoj. Multaj sudkoreaj popolaj societoj diris, ke la raporto ne povas fariĝi “amuleto” de Japanio, kaj la akvellaso ne povas esti “pravigita”.

Aprile de 2021, kiam la japana registaro siaflanke proklamis la planon fluigi la nuklee poluitan akvon en maron, japanaj fiŝadaj societoj, regionoj ĉe la bordo de Pacifiko, insullandoj en la suda Pacifiko, ĉiuj esprimis fortan proteston. Devigite Japanio aŭguste invitis al IAEA fari kontrolon kaj takson. Post dujara laborado IAEA elprenis definitivan taksraporton. Sed la raporto ne plene spegulas la opiniojn de ĉiuj fakuloj, kiuj partoprenis en la taksado, kaj la konkludo ne estas akceptita de ĉiuj taksintoj. Do la raporto estas manka kaj partieca.

Kial estas tiel? Tial, ke Japanio faris diversspecajn limigojn al la taksa laboro de IAEA, kaj pro tio la raporto vekas grandan dubon ĉe la internacia komunumo.

Ĝenerale, funkcie IAEA respondecas ĉefe pri la sekureca, fidinda kaj paca utiligo de nuklea teknologio, sed ne pri taksado de nuklee poluita akvo en maron kaj pri ĝia longtempa influo por la sano de vivaj estaĵoj. Estas tia analizo, ke la japana registaro invitis la agentejon por taksi la akvellason, jam kun la intenco, ke la agentejo faru ĝiron por Japanio. Por tia celo Japanio faris serion da manipuloj dum la du jaroj.

La japana ellaso de malpurigita akvo en maron maltrankviligas la internacian komunumon. Unu raporto de IAEA tamen ne povas pravigi la japanan planon. La papana registaro devos preni sur sin la respondecon, se ĝi obstine plenumas sian planon. La japana registaro devas aŭskulti publikopinion, respekti sciencon, kaj trakti la akvellason en pli profesia, sekureca kaj travidebla maniero, kaj dume ĝi devas akcepti severan kontrolon de la internacia komunumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree