Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon de simpatio al kenja prezidento William Ruto pro la sufero kaŭzita de serioza trafikakcidento.
Xi diris, ke li estas konsternita eksciinte, ke la serioza trafikakcidento okazis en la graflando Kericho en Kenjo, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis profundan kondolencon por tiuj mortintoj en la akcidento kaj sinceran simpation al familioj de la forpasintoj.