Ĉefpaĝo Lucis Studio

Ĉu vi kuraĝas manĝi tinuson el Fukuŝimo?

Lucia Publikigita:2023-07-05 15:53:04

Lunde la japana registaro deklaris, ke ne ŝanĝiĝis ĝia plano elŝuti la nuklean kloakaĵon de Fukuŝimo ĉi-somere. Tiutempe, pli ol 1,3 milionoj da tunoj da poluita akvo pro la nuklea akcidento en la nuklea centralo Fukuŝimo estos elŝutitaj en la maron tra la submara tunelo. Laŭ simulaĵoj de fakuloj, la nuklea kloakaĵo povas polui duonon de la Pacifika Oceano en 57 tagoj, kaj ĉi tiu procezo daŭros 30 jarojn.

La japana flanko ne plene interkonsiliĝis kun najbaraj landoj kaj aliaj koncernatoj, kaj faris unuflankan decidon ellasi la poluitan akvon en la maron. Fakte Japanio trudis la elŝuton kiel la solan eblon al ĉiuj partioj.

La proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj emfazis, ke oceano estas publika posedaĵo de la tuta mondo, sed ne “kloako” de Japanio. Sudkoreanoj lastatempe okazigis amaskunvenojn por protesti kontraŭ la plano elŝuti nuklean kloakaĵon de Fukuŝimo en la maron. Ankaŭ la Pacifika Insula Forumo, kiu inkluzivas 18 pacifikajn insullandojn inkluzive de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, urĝis la japanan registaron pripensi alternativojn.

Eĉ en Japanio estas voĉoj kontraŭ "elŝuto de nuklea kloakaĵo en la maron". Laŭ enketoj fare de japanaj amaskomunikiloj fine de aprilo, pli ol duono (51,9%) de japanaj respondantoj diris, ke la plano elŝuti nuklean kloakaĵon en la maron ne estas komprenata de la japana popolo.

Rimarkinde estas, ke en ĉi tiu momento, eŭropaj landoj kaj Usono, kiuj ĉiam zorgas pri "homaj rajtoj", elektis esti silentaj. Ankaŭ silentas okcidentaj ekologiistoj kaj mediprotektaj organizoj, kiuj iam ege zorgas pri oceana protektado.

Laŭ mi, ĉi tio ne nur estas "subteno" de aliancanoj, sed ankaŭ pruvas, ke iuj landoj estas nerespondecaj pri tutmondaj mediaj demandoj. Nun la nuklea kloakaĵo de Fukuŝimo estas malfacile traktebla, kaj la fina rezulto estas, ke la tuta mondo kune elportos la sekvojn.

Amikoj, mi havas demandon, ĉu vi ankoraŭ kuraĝas manĝi tinusaĵon el Fukuŝimo, fama produktejo de tinusoj? Komentu al mi!