Wang Yi renkontiĝis kun prezidanto de JAAIK
CMG Publikigita: 2023-07-06 20:16:09

La 6an de julio, en Pekino, Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Eksterafera Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, renkontiĝis kun Yohei Kono, la prezidanto de la Japana Asocio por Akcelado de Internacia Komerco (JAAIK).

Ĉi-jare estas la 45a datreveno de subskribo de la Ĉina-Japana Traktato por Paco kaj Amikeco. Wang Yi, ankaŭ kiel membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, diris, ke la dulandaj rilatoj restas en nova ŝlosila momento. Citante vortojn el la antikveco en Ĉinio, Wang aldonis, ke necesas esti fidela al fundamentaj principoj kaj al kreado de nova kampo.

Kono diris, ke la japana-ĉinaj rilatoj progresis rimarkinde, kaj la kunlaboro alportis bonon al ambaŭ flankoj. La komercista komunumo ne konsentas pri la politikigo de ekonomiaj aferoj, kaj “ekonomia dekrociĝo kaj elĉenigo en provizado” utilas al neniu el ambaŭ.

Li aprezis la disvolvan antaŭeniradon kaj vivecon de Ĉinio, kaj indikis, ke la du flankoj devas kune klopodi, por plibonigi kaj akceli la dulandajn rilatojn kaj ilian kunlaboron en Azio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree