Junularo estas konsiderata kiel la plej vigla kaj krea forto, kaj ĝi ankaŭ estas grava bazŝtono de interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter mondaj civilizacioj. La 31aj Someraj Tutmondaj Universitataj Ludoj, kiu okazos en Chengdu, Ĉinio, en la fino de julio, liveras al tutmondaj junuloj platformon de komunikado kaj disvolvado.
Puzan Eugeniusz, oficisto de pola delegacio al Chengdu-aj Someraj Tutmondaj Universitataj Ludoj, diris, “Ni sendas ĉirkaŭ 300 homojn: ludistoj, oficialuloj kaj trejnistoj. Kompreneble ni klopodas por la medalo, sed ankaŭ kontaktiĝi kun la kulturo, la lando kaj la homoj.”
La historio de la homaro estas historio de evoluo de diversaj civilizacioj. La interago, kontaktiĝo kaj integriĝo de diversaj civilizacioj alportis la eblecon de la progreso de la homa socio. Ekde antikvaj tempoj Ĉinio iom post iom formis koncepton de civilizacio diversa, inkluziva kaj lernas unu de la alia per amika interŝanĝo kun diversaj landoj kaj civilizacioj.
Stelios Virvidakis, prezidanto de la Centro de Ĉinaj kaj Grekaj Antikvaj Civilizacioj, diris, “Imagu, ke ĉiu civilizacio estas kiel spegulo al la alia, kaj ni sentas, ke ni estas amikoj. Aristotelo diris, ke amiko estas alia memo, do la ĉinaj amikoj estas alia memo por ni.”
Kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev diris, ke estas forte kredite, ke interhomaj interŝanĝoj kaj ligoj estas ekstreme gravaj. “Kaj ni, kiel la estroj de niaj ŝtatoj, devas ĉion fari por antaŭenigi ĉi tiajn interŝanĝojn, kunigi niajn popolojn, ĉar ni estas la komunumo kun la komuna estonteco.”