Multaj dubas nekompletan raporton pri japana plano ellasi poluitan akvon en maron
Qiujieming Publikigita: 2023-07-06 17:55:32

Usona ĵurnalo The New York Times marde publikigis artikolon, dirante, ke kvankam la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) diris en sia raporto, ke la japana plano ellasanta malpurigitan akvon en la maron konformas al la internacia sekureca normo, ĝi tamen ne forigas la zorgojn de ĉiuj partioj pri la danĝero de tia akvo.

Najbaraj landoj kiel Ĉinio kaj Sud-Koreio postulis, ke Japanio prenu pli travideblan agon. Eĉ en Japanio, la popolo havas malsaman voĉon. Laŭ la opinisondo fare de japana mediato JNN, ĉirkaŭ 40 procentoj da japanaj respondintoj akre protestis la planon ellasi la nuklee poluitan akvon en la maron.

La ĉefa esploristo Azby Brown de la sendependa radiad-kontrola organizo Safecast diris en intervjuo, ke ankaŭ multaj elstaraj sciencistoj opinias, ke la donitaĵoj liveritaj de la japana flanko estas nekompletaj ĝis nun. La japana flanko multfoje garantiis la sekurecon de la akvo ellasota en la maron post la traktado, tamen ne ekzistas kompleta donitaĵo kaj la procezo de kontrolo estas ankaŭ netravidebla.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree