Xi gratulas Bio, reelektitan kiel sieraleona prezidento
Qiujieming Publikigita: 2023-07-06 20:18:23

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulmesaĝon al Julius Maada Bio pro tio, ke li estis reelektita kiel prezidento de Siera-Leono.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Siera-Leono havas longan historion de amikeco. Li aldonis, ke en la lastaj jaroj, la du landoj senĉese plifortigis politikan reciprokan konfidon, atingis fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro kaj proksime kunordiĝis en internaciaj aferoj.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Siera-Leono kaj pretas kunlabori kun prezidento Bio por subteni unu la alian kaj labori en solidareco kaj kunordigo por antaŭenigi la daŭran evoluon de la ampleksa strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Siera-Leono por pli bone profitigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree