Xi sendas gratulleteron al evento markanta 70an datrevenon de “Glacirompa Misio” por komerco de Ĉinio kaj Britio
Qiujieming Publikigita: 2023-07-06 19:58:32

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulleteron al evento memore al la 70a datreveno de la “Glacirompa Misio” por komerco de Ĉinio kaj Britio.

Xi diris, ke antaŭ 70 jaroj, britaj entreprenistoj kun Jack Perry kiel ĉefulo, senteme vidante la brilan estontecon de Nova Ĉinio kaj la grandegan potencialon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio, kuraĝe rompis la glacion de ideologio kaj pionire malfermis la kanalon de ĉina-britiaj komercaj interŝanĝoj.

Xi diris, ke dum la lastaj sep jardekoj, generacioj de “glacirompintoj” atestis kaj aktive partoprenis en la disvolvado kaj reformado de Ĉinio, kaj atingis sian propran disvolvon kaj kreskon per reciproke utila kunlaboro.

Li rimarkigis, ke danke al la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, la komerco de Ĉinio kaj Britio kreskis je pli ol 100 miliardoj da usonaj dolaroj. “Faktoj pruvis, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio profitigas la du popolojn kaj favoras al mondpaco kaj disvolviĝo.”

Xi diris, ke la multnombraj defioj en la hodiaŭa mondo estas interplektitaj kaj la ekonomia tutmondiĝo alfrontas kontraŭfluojn. Xi esprimis la esperon, ke ĉiuj klarvidaj homoj en Ĉinio kaj Britio daŭrigos la pioniran spiriton de malfermiteco kaj kunlaboro, klopodos por krei novajn kampojn por kungajna kunlaboro, antaŭenigi la konstruadon de malferma monda ekonomio kaj fari pli grandajn kontribuojn por antaŭenigi amikecon kaj kunlaboron de Ĉinio kaj Britio.

La memoriga evento estis kungastigita de la Ĉina Konsilio por la Antaŭenigo de Internacia Komerco, la 48-Grupa Klubo kaj la Ĉina-Brita Komerca Konsilio ĵaŭde en Pekino.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree