Respondo de Xi komprenigas al la mondo Ĉinion per kontkontrolo
CMG Publikigita: 2023-07-06 17:56:31

“Sciiĝinte, ke la prezidanto Xi respondis al ni, mi tre ekscitiĝas kaj gajas. Revenonte la patrujon, mi uzos la kontkontrolajn sciojn en Ĉinio lernitajn en la konstruado de mia lando,” en la 5a de julio tiel diris la malavia Wu Na, studentino de la internacia kurso por kontistoj je magistreco en la Nanjing-a Kontkontrola Universitato, al raportisto de la Ĉina Komunikila Grupo.

Unu tagon antaŭe la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping respondis al la letero de la gaststudentoj de tiu kurso, kuraĝigante, ke ili faru interŝanĝojn kun ĉinaj kolegoj, klerigu sin en studado kaj komparado, kaj pli bone komprenu Ĉinion per kontkontrolo kiel fenestro. Xi esperis, ke ili oferos siajn fortojn por interpopola amikeco kaj kunlaboro. Tiu ĉi responda letero entuziasmigis la 37 studentojn, inkluzive de Wu Na.

La internacia kurso de kontistoj je magistreco en la Nanjing-a Kontkontrola Universitato fondiĝis en 2016, ĝi jam edukis pli ol 280 profesiulojn por kontkontrolaj institucioj de tiuj landoj, kiuj situas laŭlonge de “Zono kaj Vojo”. Inter tiuj pli ol 200 jam diplomiĝis kaj, reveninte siajn landojn, okupas sin en kontkontrolaj postenoj.

Ili, tiuj ĉi gaststudendoj, ne sole ellernis specialajn sciojn pri kontkontrolo en Ĉinio, sed ankaŭ sentis la moderniĝon de la ĉinaj regsistemo kaj regkapablo per fizikaj vizitoj en diversaj lokoj. En tiu procezo ili pli profunde komprenis la ĉinajn kulturon kaj cirkonstancojn kaj pli bone konis la socialismon kun ĉinaj karakterizaĵoj kaj la Komunistan Partion de Ĉinio. Ili sekve iĝis senditoj de amikeco kaj frateco inter la popoloj.

Per la fenestro de kontkontrolo ili vidis la ĉineskan modernigon, kiu kreskas plene de viveco. Dum la esplorado surloke la studentoj informiĝis, kiel vilaĝoj riĉiĝas gvidate de la reganta partio, kiel la ekologia medio ambaŭborde de la Flava Rivero estas riparata, kaj kiel diligentaj ĉinoj laboras kaj batalas por bela estonteco. Iu studento el Salomonoj intervjuate diris: “La plej profunda impreso, kiun donas al mi Ĉinio, estas la afero de senmizerigo. En la gubernio Lankao de la provinco Henan ni vidis, kiel la registaro plenumas la politikon liberigi la popolon de malriĉeco kaj plibonigi iliajn vivkondiĉojn.”

En sia letero al la prezidanto Xi, la gaststudentoj de la Nanjing-a Kontkontrola Universitato diras, ke ili neniam forgesos la travivaĵojn en Ĉinio, eterne tenas la senton ligitan kun Ĉinio en siaj koroj, kaj penas esti senditoj por la amikeco inter Ĉinio kaj sia lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree