Subpremado fare de Usono kontraŭ Ĉinio finfine vundos Usonon mem
Qiujieming Publikigita: 2023-07-07 20:30:32

Ĉinio deklaris la regadon de galiumo- kaj germaniumo-rilataj eroj, kio altiris vastan atenton en eŭropa kaj nordamerika publika opinio. Artikolo publikigita en la retejo de germana eksterlanda politiko diris, ke post kiam Usono pli kaj pli grandigis siajn subpremajn rimedojn kontraŭ la altteknologia industrio de Ĉinio, Ĉinio lanĉis sian unuan ampleksan kontraŭatakon kontraŭ Usono. La brita gazeto The Economist raportis, ke Ĉinio montras, ke ĝi ne permesos subpremadon, kaj Ĉinio povas kontraŭbatali.

Laŭ raportoj, Ĉinio estas la plej granda produktanto de galiumo kaj germaniumo, okupante pli ol 95% de la monda produktaĵo de galiumo, kaj pli ol 67% de la monda produktaĵo de germaniumo. Analizistoj montris, ke la sekvojn de siaj agoj suferos Usono, kiu devigas siajn aliancanojn preni partion por subpremi ĉinajn altteknologiajn kompaniojn, kaj tio grave detruas la internacian ekonomian kaj komercan ordon kaj merkatajn ekonomiajn regulojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree