Ĉina reprezentanto esprimis seriozan pozicion pri la japana plano ellasi nuklee poluitan akvon maren
CMG Publikigita: 2023-07-07 16:56:48

La 4an de julio, en la 53a sesio de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ĉina reprezentanto rimarkigis, ke Japanio perforte plenumas la planon ellasi la nuklee poluitan akvon en maron, kaj ĝi, por eviti ekonomian koston, elektis ellason de la malpurigita akvo en maron. Tio estas transigi la danĝeron de nuklea poluado sur la tutan homaron. La ago rezultigos seriozajn problemojn de la mara medio kaj publika sano mondskale. La internacia komunumo devas sin atentigi pri tio. 

La ĉina reprezentanto akcentis, ke Japanio agas kontraŭ la internacia justeco kaj respondeco kaj kontraŭ internaciaj leĝoj, kiel “Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maro” kaj “Konvencio por la Prevento de Mara Poluado per Ŝutado de Forĵetaĵoj kaj Aliaj Materialoj”. Ĉinio urĝas, ke Japanio ĉesigu la planon ellasi la nuklee poluitan akvon en maron, traktu la aferon per scienca, sekureca kaj travidebla maniero, kaj kunlaboru kun la Internacia Atom-Energia Agentejo por kiel eble plej frue starigi internacian kontrolsistemon por longa tempo, en kiu ĉiuj priaj partioj, inkluzive de Japanio, rajtus partopreni.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree