Ĉinio vendrede okazigis memorceremonion pri la 86-a datreveno de la ĉina tuta nacia rezistmilito kontraŭ japana agreso.
La 7-an de julio de 1937, japanaj soldatoj atakis ĉinajn fortojn en la Lugou-Ponto en Pekino. La evento estis rigardita kiel komenco de la japana plenskala invado en Ĉinio kaj la ĉina tutnacia rezistado kontraŭ japanaj invadantoj.
Memorceremonio okazis vendrede matene en la Muzeo de Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso, kiu situas najbare de la Lugou-Ponto.
Al la ceremonio ĉeestis ĉirkaŭ 500 personoj, inkluzive de reprezentantoj de veteranoj, familianoj de militaj gvidantoj kaj viktimoj en la milito. En la memorceremonio, studentoj recitis patriotajn poemojn, prezentis revoluciajn kantojn, kaj esprimis firman promeson de hodiaŭaj ĉinaj junuloj pri kontinua klopodado por granda rejunigo de la ĉina nacio.
Ankaŭ en aliaj partoj de Ĉinio okazis memoraj aktivadoj.