Ĉina ĉefministro renkontis usonan sekretarion de financo
Ĝoja Publikigita: 2023-07-08 19:05:15

Ĉina ĉefministro Li Qiang vendrede en Pekino renkontis Janet Yellen, usonan sekretarion de financo.

Li diris, ke la mondo bezonas ĝenerale stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, kaj ĉu la du landoj povas trovi ĝustan vojon por harmonia kunekzistado, kio estas signifoplena por la estonteco de la homaro. Pasintjare, la dulandaj gvidantoj renkontiĝis en Balio, Indonezio, kaj atingis serion da gravaj interkomprenoj, kaj direktis la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Reciproka respekto, paca kunekzistado kaj komune gajna kunlaboro estas bazaj principoj de interagoj de ŝtatoj, ankaŭ la ĝusta vojo por kunekzistado de landoj.

Li alvokis, ke la du flankoj fortigu komunikon kaj atingu komunajn interkonsentojn pri gravaj ekonomiaj demandoj de la du landoj danke al malkaŝaj, profundaj kaj pragmataj interŝanĝoj. Li alvokis ankaŭ, ke la du landoj almetu stabilan kaj pozitivan energion al ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio kaj Usono devas fortigi kunlaboron kaj kunordigon, labori komune por trakti mondajn defiojn kaj akceli komunan disvolvon.

Yellen diris, ke Usono ne celas sin izoli aŭ rompi provizajn ĉenojn, kaj ne intencas malhelpi procezon de ĉina modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree