Japanio estos najlita al pilorio, se ĝi obstine ellasos nuklee poluitan akvon en maron
CMG Publikigita: 2023-07-08 18:19:04

La 7an de julio la Japana Atom-Energia Reglamenta Komitato donis al la Tokia Elektropova Kompanio ateston, kiu ebligas al ĝi ellasi la nuklee poluitan akvon en la maron ĉe Fukushima, Japanio. La japana registaro, spite al forta protesto enlande kaj eksterlande, perforte faris alian paŝon al la plano ellasi la malpurigitan akvon maren. Por pravigi la agon de Japanio, la ĉefa kabineta sekretario de Japanio Matsuno Hirokazu asertis, ke la denso de tricio, kiun Japanio eligos, estas multe pli malalta, ol en Ĉinio, Sud-Koreio kaj aliaj landoj. Li diris ankaŭ, ke Japanio donos klarigon laŭ la scienco.   

Tio ja estas nuklee poluita akvo, Japanio, kiel ajn ĝi elpensas, ne povos ŝanĝi tiun esencon. Oni oponas la ellason de nuklee poluita akvo en Fukushima, sed ne normalan akvellason de la nuklea centralo. Sed Japanio intencas konfuzi la du aferojn.

Japanio, kiel ajn ĝi agas, ne povas aliigi la nuklee poluitan akvon en normalan akvon, des pli, ke ĝi ne povas transigi la danĝeron de nuklea disvastiĝo sur la tutan homaron. Ĝi volas ludi artifikojn per konceptoj por gravigis sin mem; ĝi portas sin per “scienca” mantelo, sed male ĝi staras kontraŭ scienco.

"Radioaktivaj materialoj naskitaj el nuklea akcidento absolute ne estas ellasitaj, kaj teni la marojn puraj estas nia devo." Tio estas alvoko de Yachi Tani, reprezentanto de japana civita societo. La 7an de julio multaj civitaj societoj de la gubernio Fukushima kaj aliaj lokoj deklaris, ke jam estis 254 mil homoj, kiuj faris subskribon por oponi kontraŭ la eligo de la nuklee poluita akvo en maro. Japana kaj sudkorea amaskomunikiloj faris komunan enketon, ke pli ol 80% de la sudkoreaj civitanoj kontraŭas la japanan planon eligi la akvon en maron. Pacifikaj insullandoj, Filipinoj, Indonezio, Sud-Afriko, Peruo kaj aliaj landoj faris proteston kontraŭ la japana ellaso.

Por ŝpari ekonomian koston, Japanio prenas Pacifikon por kloako, kaj sekve ĝi prenos sur sin pezajn respondecon kaj konsciencon. Tio, kion nun ĝi devas fari, estas ne ludi artikolojn per konceptoj, sed respekti sciencon kaj faktojn, serioze plenumi internacian respondecon, trakti la nuklee poluitan akvon per scienca, sekureca kaj travidebla metodo. Se Japanio obstine plenumas la ellason de malpurigita akvo en maron, ĝi estos najlita al la historia pilorio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree