Janet Yellen: Usono ne volas ĉesigi rilatojn kun Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-07-09 17:41:24

Janet Yellen, usona sekretario de financo okazigis gazetaran konferencon finante sian viziton en Ĉinio. En la gazetara konferenco ŝi reasertis, ke Usono ne volas ĉesigi rilatojn kun Ĉinio.

Laŭ raportoj de Reuters kaj AFP, finante sian viziton al Ĉinio usona sekretario de financo Janet Yellen okazigis gazetaran konferencon dimanĉe en Pekino por resumi sian viziton. Ŝi diris, ke lastajn tagojn ŝi renkontiĝis kun altrangaj oficialuloj de la ĉina flanko, kaj ĉi tiuj renkontiĝoj estas "rektaj kaj efikoriĉaj", kaj utilas al stabiligo de la dulandaj rilatoj. Samtempe ŝi reasertis, ke Usono ne volas "ĉesigi la rilatojn ekonomiajn" kun Ĉinio.

Laŭ la raportoj, en la gazetara konferenco Yellen diris, ke la vizito celas starigi kaj profundigi rilatojn kun ĉina nova ekonomia teamo, redukti riskojn de miskompreno kaj prepari vojon por kunlaboro inter la du landoj sur la kampo de klimata ŝanĝiĝo kaj ŝulda krizo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree