Sud-Koreio: vizito kaj manifestacio ankoraŭ daŭras
CMG Publikigita: 2023-07-09 19:53:34

La 8an de julio pluraj sudkoreaj partioj kaj popolaj rondoj okazigis grandan manifestacion en la centro de Seulo, por forte protesti kontraŭ la japana plano ellasi nuklee poluita akvon de Fukushima en maron. Ili urĝis, ke la sudkorea registaro esprimu sian pozicion kontraŭ la akvellaso, kaj samtempe postulis, ke la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) abolu la sintezan taksraporton nefidindan "asisti al Japanio la akvellason". En la sama tago Rafael Mariano Grossi, la ĝenerala direktoro de IAEA renkontiĝis kun Park Jin, la sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Liu Guoxi, la prezidanto de la Sudkorea Atom-Energia Sekureca Komitato.

Posttagmeze de la 8a de julio, pluraj sudkoreaj partioj kaj popolaj rondoj okazigis grandskalan amaskunvenon en la centro de Seulo kaj antaŭ la japana ambasadorejo ĉe Sud-Koreio, por protesti kontraŭ la japana plano eligi malpurigitan akvon en maron, kondamni ke IAEA donis al Japanio senpunecon, kaj riproĉi ke la sudkorea registaro ne plenumis sian devon protekti la civitanojn.

Iu el la manifestaciantoj diris, ke la sudkorea registaro kaj la reganta partio ne konsideras la opiniojn de civitanoj, pri kio ni ne komprenas, kaj sekve ni kolektiĝas ĉi tie por esprimi proteston. Se nenia ago, do nenio realiĝos. Rezulte de tio, mi ankaŭ partoprenas en la amaskunveno.

Alia rimarkigi, ke nia registaro diris, la raporto de IAEA estas preciza, sed la raporto indikas, ke ili prenos sur sin nenian respondecon. Kia raporto ĝi estas? Ĝi eĉ ne meritas hejmtaskon de lernanto.

En la protesto de sudkoreaj civitanoj okazis interparolo de la ĝenerala direktoro de IAEA Grossi kaj la sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj Park Jin. Sudkoreaj ŝtatoficistoj esprimis la starpunkton kaj postulon pri tiu ĉi afero.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree