Klimata ŝanĝiĝo estas priparolata en ĉina forumo pri ekologio
Ĝoja Publikigita: 2023-07-09 17:38:15

Kiam rara varma ondo rostas la landon, en ĉina sudokcidenta provinco Guizhou okazanta monda forumo pri ekologia civilizo fariĝis pli grava, ĉar partoj de ĝiaj diskutoj rilatas al klimata ŝanĝiĝo.

Malfermiĝis Guiyang-a Monda Ekologia Forumo 2023, la ĉina unika ŝtatnivela monda forumo, temanta pri ekologia civilizo, sabate en Guiyang, ĉefurbo de Guizhou-provinco.

La ĉijara forumo temas pri "strebi al modernigo de harmonio inter la homaro kaj la naturo – akceli verdan kaj malaltkarbonan disvolvon" kaj altiris pli ol 2 500 partoprenantojn al virtualaj kaj ĉeestaj aktivadoj.

Tamas Hajba, alta konsiliano pri ĉinaj demandoj kaj ĉefo de oficejo de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo en Pekino, en la forumo diris al novaĵ-agentejo Xinhua, ke la ĉina rolo en traktado de klimata ŝanĝiĝo estas tre grava. Li aldonis, ke la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo kaj Ĉinio kunlaboras multajn jarojn pri klimato kaj medio.

Ĉinio anoncis, ke ĝi atingos pinton de ellasado de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj karbonan naŭtraligon antaŭ 2060. Por atingi tion, ĉinaj aŭtoritatoj ellaboris serion da rimedoj akcelantaj uzadon de regenera energio kaj redukantaj ellasadon de karbono.

La malfermo de Guiyang-a Monda Ekologia Forumo 2023 okazis en Guiyang, la ĉefurbo de sudokcidenta ĉina provinco Guizhou, la 8-an de julio, 2023. /CFP

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree