Ĉina vicĉefministro faris “konstruivan” dialogon kun usona sekretario de financo
Ĝoja Publikigita: 2023-07-09 17:39:27

Ĉina vicĉefministro He Lifeng renkontis usonan sekretarion de financo Janet Yellen sabate en Pekino. Ili faris profundajn, malkaŝajn, konstruivajn kaj pragmatajn interŝanĝojn pri efektivigo de gravaj interkonsentoj atingitaj de la dulandaj gvidantoj en Balio, Indonezio, pri ekonomia kaj financa situacio de la du landoj kaj la mondo kaj pri kunlaboro kaj traktado de komunaj mondaj defioj.

La ĉina flanko diris, ke ĝeneraligi ŝtatan sekurecon estas ne utila al normalaj ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj, kaj esprimis zorgon pri usonaj sankcioj kaj limigaj rimedoj kontraŭ Ĉinio.

La du flankoj konsentis fortigi komunikon kaj kunlaboron pri mondaj defioj kaj teni ĉefajn interŝanĝojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree