La 9an de julio usona retejo Fobs raportis, ke en la pasinta semajnfino en kelkaj lokoj de Usono okazis pafmortigoj, en kiuj pli ol 30 homoj estis vunditaj kaj 19 mortis. La raporto diris, ke en la kuranta jaro la kvanto de grandskalaj pafmortigoj registritaj de la lando eble starigos novan rekordon.
Laŭ raporto, sabate en Baltimoro okazis pafado en kiu kvar homoj estis trafitaj kaj du el ili mortis. Dimanĉe en Clevelando, alia pafado vundis 9 homojn. Samtage en Amarillo okazis pafado, kiu mortigis du homojn kaj vundis aliajn kvin.
Laŭ donitaĵoj de retejo “pafila perforta arkivo” ĉijare jam okazis 367 grandaj pafadoj en Usono. La granda amaspafado aludas pafilan perforton, kiu kaŭzis morton kaj vundon de pli ol 4 homoj escepte de la suspektato kaj murdisto.