Ĉinio estis rajtigita aliĝi al tutmonda libroservo
Mirinda Publikigita: 2023-07-10 16:37:39

Lastatempe dum la 64a seria kunveno de kongreso de membrolandoj de la Monda Intelekta Proprieta Organizo (MIPO), okazis en Ĝenevo la ĉefa aktivado de la MIPO memore al la 50a datreveno de kunlaboro inter Ĉinio kaj la MIPO. En inaŭguro de la aktivado, okazis subskriba ceremonio de rajtigo de Ĉinio pri aliĝo al la tutmonda libroservo de Akirebla Libro Asocio.

Ĝenerala direktoro de la MIPO Deng Hongsen diris, ke la Marrakesh Trakto faciligas handikapajn legantojn akiri legeblajn librojn kaj malfermis por ili pordon al tute nova maniero de lernado, laboro kaj amuzo. Aprobo de la Marrakesh Trakto en Ĉinio kaj ĝia aliĝo al la tutmonda libroservo de Akirebla Libro Asocio estas grava mejloŝtono de kunlaboro inter Ĉinio kaj la MIPO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree