Noto de ĉina kuracisto – Aĝulo revidanta lumon larmis emocie
Ĝoja Publikigita: 2023-07-10 21:13:33

La 2-a de julio, 2023, dimanĉe, serena.

Mi estas gvidanto de la kvina teamo da ĉinaj kuracistoj helpantaj Dominikon kaj oftalmologo de Suda Hospitalo sub Suda Medicina Universitato. Hodiaŭ estas mia 275-a tago en Dominiko.

Lumo estas tiel natura, kaj pro la kolora mondo ni ofte ignoras ĝian ekziston. Lumo estas tiel luksa, ĉar homoj vivantaj en nigro donas ĉiujn klopodojn por trovi ĝian fadenon. Kun aspiro al lumo, mi, kiel gvidanto de la kvina teamo de ĉinaj kuracistoj helpantaj Dominikon, eniris en la belan insullandon de Karbia Maro.

Dominiko estas insullando en la nordorienta parto de Alventa Insularo, orienta de Karbia Maro. Ĝi najbaras oriente de Atlantiko kaj okcidente de Karbia Maro. Ĝia loĝantaro estas malpli ol 80 mil kaj ĝia areo ĉirkaŭ 751 kvadrataj metroj. Ĉina-Dominika Amikeca Hospitalo estas la ununura sinteza publika hospitalo en Dominiko, kaj Ĉinio helpe plivastigis ĝin sur ĝia antaŭa bazo. Aŭguste de 2019 la registaro de Dominiko nomis la plivastigitan hospitalon Ĉina-Dominika Amikeca Hospitalo por esprimi elkoran dankon al la ĉinaj registaro kaj popolo kaj fari ĉiaman memoron.

Sufiĉa sunbrilado donas al Dominiko bluan ĉielon kaj blankan nubon, sed ankaŭ amason da okulaj malsanoj, precipe katarakton kaj diabetan retinopation. Tamen ĉi tieaj kuracistoj estas tre malmultaj, tial paciento ofte bezonas du ĝis tri jarojn por ricevi operacion.

Ĵus atinginte Dominikon, mi renkontis maljunulinon de aĝo de pli ol 80 jaroj, kiu frue perdis la vidadon de la maldekstra okulo pro longdaŭra diabeto kaj hipertensio, sekve suferis seriozan katarakton de la dekstra okulo. Post ekzameno, mi taksis, ke estos tre malfacila operacio de katarakto de ŝia dekstra okulo, kaj post operacio ŝia vidado eble ne rimarkinde altiĝos. Kiam mi estis hezita, ŝi, longtempe vivanta en nigro, firme premis miajn manojn, ripetante, ke ŝi fidas ĉinajn kuracistojn pro ilia altnivela kuracarto. Tiun ĉi momenton mi estis kortuŝita pro ŝia aspiro al lumo, ankaŭ konscience sentis devon kaj mision de kuracisto helpantan alian landon. Poste mi singardeme faris operacion por ŝi. Kiam gazo estis malkovrita, revidante lumon la aĝulo larmis emocie.

Unu monaton poste, mi revidis ŝin. Ŝi sole vizitis min sen akompano de apogbastono kaj familiano. Ŝi fulme parolis kaj dividis sian ĝojon kun mi, foran montaron, kiun ŝi longtempe ne vidis, florojn kaj herbojn, kiujn ŝi nun kapablas mem prizorgi…malantaŭ ŝiaj viglaj ridoj estas fido kaj konfirmo al ĉina kuracisto.

Estas honore servi kiel kuracisto kaj helpi alilandanojn, kaj mi aldonas horonon al tiu ĉi tasko. Estas mia plej granda atingo kaj plej granda feliĉo, ke kiel kuracisto helpanta alilandanojn, mi per bona koro kaj elstara kuracarto donas lumon al homoj de malsamaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree