Reciproka profito kaj komuna gajno kun Ĉinio estas tre grava por Usono
Yu Publikigita: 2023-07-10 17:32:57

Usona ministro pri financo Janet Yellen dimanĉe finis sian kvar-tagan viziton al Ĉinio. En lastatempaj renkontiĝoj kaj interparoloj, ambaŭ Ĉinio kaj Usono esprimis sian volon plifortigi komunikadon kaj kunlaboron. Ĉinaj oficialuloj akcentis, ke ĝeneraligi nacian sekurecon ne utilas al normalaj ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj. Yellen ripetis, ke Usono ne serĉas "malkuplon" kun la ĉina ekonomio, kaj promesis serĉi "reciprokan profiton kaj komunan gajnon" en la usona-ĉina ekonomia kunlaboro.

Antaŭ nelonge, usona ŝtatsekretario Antony Blinken vizitis Ĉinion. El la informoj publikigitaj de ambaŭ flankoj oni povas vidi, ke la vizito de Yellen ebligis al Ĉinio kaj Usono havi pli profundan kaj pli ampleksan komprenon pri siaj zorgoj, kaj ambaŭ flankoj esprimis sian volon daŭrigi dialogon. Tio iagrade mildigis maltrankvilon de la internacia komunumo. Iuj eksterlandaj amaskomunikiloj opinias, ke ĉi tio estas "pozitiva paŝo".

Dum la pasintaj 40 jaroj depost la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, ekonomia kaj komerca kunlaboro ĉiam estis la "balasto" kaj "propulsilo" de la duflankaj rilatoj. Sed en marto 2018, post kiam Usono unuflanke provokis komercan militon kun Ĉinio, la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj estis grave influita. Poste la registaro de Joe Biden daŭrigis la politikon de sia antaŭulo pri aldonaj tarifoj sur ĉinaj produktoj kaj intensigis premadon kontraŭ Ĉinio. En novembro 2022 en Balio, la renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj atingis gravan konsenton. La vizito de Yellen al Ĉinio ĉi-foje estis rigardata kiel konkreta movo por efektivigi la konsenton de la du ŝtatestroj kaj plifortigi komunikadon kaj interŝanĝojn inter la du landoj en la financa kampo.

Laŭ la informoj publikigitaj de ambaŭ flankoj, Ĉinio opinias, ke ĉi tiuj renkontiĝoj estas "konstruemaj". Ankaŭ Yellen diris ĉe la fino de sia vizito, ke la renkontiĝoj kun la ĉina flanko en la pasintaj tagoj estis "rektaj kaj fruktodonaj". Sub la nuna situacio de la duflankaj rilatoj, la deklaroj de ambaŭ flankoj helpas mildigi la interrilatojn kaj ankaŭ konformas al la atendoj de la internacia komunumo.

Nun Ĉinio antaŭenigas sian modernigon, kaj volas plifortigi kunlaboron kaj akceli komunan disvolviĝon kun diversaj landoj de la mondo, inkluzive de Usono. Por Usono, Ĉinio estas grandega merkato, kaj kunlaboro kun Ĉinio ankaŭ helpas antaŭenigi dungadon en Usono kaj malhelpi inflacion. Laŭ la taksado de la banko Jpmorgan Chase, la Ministerio pri Financo de Usono eble emisios naciajn obligaciojn kun sumo de ĉirkaŭ 1,1 duilionoj da usonaj dolaroj en 7 monatoj post plialtigo de la ŝulda plafono. Iuj analizantoj atentigis, ke se eksterlandaj aĉetantoj estos indiferentaj pri la obligacioj, Usono ankoraŭ alfrontos grandan problemon. Estas grave havi klaran komprenon pri la esenco de ĉina-usona ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj nur tiel Usono povas trankviliĝi kaj konsideri kiel agi por profitigi sin kaj sian popolon.

  

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree