Xi Jinping sendis gratulan leteron al unua altnivela konferenco de Forumo pri Tutmonda Agado por Komuna Disvolviĝo
Mirinda Publikigita: 2023-07-10 14:36:41

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la unua altnivela konferenco de Forumo pri Tutmonda Agado por Komuna Disvolviĝo.

Xi diris, ke transformiĝo de la mondo nevidebla en jarcento disvolviĝas pli rapide, la monda ekonomio baraktas por renormaliĝo kaj la tutmonda disvolva tagordo alfrontas defiojn. Li diris, ke por starigi konsenton pri kunlaboro, kaj antaŭenpuŝi kunan disvolviĝon, li prezentis Tutmondan Disvolvan Iniciaton por helpi rapidan efektivigon de la Daŭripova Disvolva Tagordo de UN 2030. Li aldonis, ke li ĝoje vidis, ke sub partopreno de diversaj partioj, la kunlaboro pri Tutmonda Disvolva Iniciato akiris gravajn fruajn fruktojn kaj multaj evoluantaj landoj profitis el tio.

Xi akcentis, ke disvolvo estas ĉiama temo de la homa socio. Komuna disvolviĝo estas grava vojo al konstruado de bela mondo. Kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio ĉiam metas sian disvolviĝon en koordinaton de homara disvolviĝo kaj kreas novan oportunon por la monda disvolvo per propra disvolviĝo. Ĉinio pli multe enmetos resursojn por monda disvolva kunlaboro, kaj laboros kun la internacia komunumo por antaŭenigi profundigon kaj efektivigon de la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj fari novajn kontribuojn al laŭdata atingo de Daŭripova Disvolva Celo de UN 2030 kaj antaŭenigo de konstruado de la homa komunumo kun komuna estonteco. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree