Stewart Hansen: Lei Feng kaj Rewi Alley ambaŭ estas miaj ekzemploj
Ĝoja Publikigita: 2023-07-10 08:00:13

"Ĉu novzelanda Rewi Alley, ĉu ĉina Lei Feng, ili ambaŭ estas ekzemploj por mi en servado kiel volontulo en Shenzhen, Ĉinio." En strato Shekou de distrikto Nanshan de urbo Shenzhen, provinco Guangdong, suda Ĉinio, ofte videblas iu viro, kiu havas helbrunan hararon kaj profundbluajn okulojn, kaj lia rideto estas tre brila pro ruĝa veŝto de volontuloj sur lia korpo. Li nomiĝas Stewart Hansen kaj venas de Nov-Zelando, li restas en Shenzhen-urbo sep jarojn, kaj en la ses jaroj li servis kiel volontulo de la strato Shekou.

"Rewi Alley inspiris min. En Nov-Zelando lia rakonto estas konata. Li kontribuis sin mem por pli granda afero kaj ĉiam oferis sen peto . Kiel volontulo, mi pli klare sentas la kontenton kore post kontribuo kaj dono. Vere kunfandiĝis mi kaj la strato, mi kaj Ĉinio, mi ankaŭ amikiĝis kun multaj ĉinoj, kaj tio donis al mi pli da sento de aparteno."

En strato Shekou dense loĝas alilandanoj. En 2016 fondiĝis Shekou-a Centro de Administrado kaj Servado al Alilandanoj. Stewart diris, ke ĉinlingva kurso, senpaga leĝa servado, senpaga psikokonsilo kaj aliaj servoj, liveritaj de la centro, plibonigis la vivon de alilandanoj, ankaŭ multigis komunikon kaj interŝanĝojn de ĉinaj kaj fremdlandaj loĝantoj en kvartaloj. Kiam li unuafoje helpis la centron en ĝustigo de angllingva traduko, li decidis esti volontulo.

"Trinkante akvon oni devas pensi pri ĝia fonto. Estas simple fari la decidon, ĉar mi volas repagi kvartalon, kiu min bonvenigas kaj helpas. Mi tre honore fariĝis volontulo de la kvartalo."

Ĉiutage Stewart estas okupata, kaj lia laboro estas riĉa. Li plibonigis multalingvan bultenejon por faciligi vivon de loĝantoj; li en angllingva angulo helpis geknabojn altigi angllingvan kapablon; kaj li trejnis laborantojn pri lingvo kaj trakulturo. Stewart diris, "Mi neniam konsideras, kia laboro ĝi estas, se mi povas helpi alian, mi ĝojos. Mi scias ĉinon Lei Feng, li kreskis danke al helpo de multaj personoj, tial Lei havis kredon repagi tiujn, kiuj helpis lin, do li tutvive servis al la popolo, li estas senegoisma homo kaj lerninda de aliaj."

Pro multjara servado kiel volontulo, Stewart vidis la plej vivecan vivon de Ĉinio, ankaŭ spertis plej veran disvolvon de Ĉinio. Li diris, ke urbo Shenzhen plenas de oportunoj kaj revoj, ĝia kultura atmosfero malferma kaj inkluziva altiris diverslokajn homojn de la mondo loĝi kaj labori ĉi tie.

Parolante pri sia estonteco, Stewart diris, "Mi vivas ĉi tie, do ĉi tie ĝuste estas mia hejmo. Kiel Rewi Alley, mi daŭrigos mian aferon de volontulo kaj kun amikoj konstruos pli belan morgaŭon en Shenzhen."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree