Xi gratulas Mirziyoyev pro lia elektiĝo kiel uzbeka prezidento
Yu Publikigita: 2023-07-10 18:48:32

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde gratulis Shavkat Mirziyoyev pro lia elektiĝo kiel uzbeka prezidento.

Xi diris en sia gratula mesaĝo, ke en la lastaj jaroj, sub ilia komuna gvidado la ĉina-uzbekaj rilatoj atingis transsaltan disvolviĝon, kun kunlaboro ĉiuflanke plifortigita en diversaj kampoj.

Li diris, ke li alte taksas la bonan laborrilaton kaj personan amikecon kun Mirziyoyev kaj volas labori kun Mirziyoyev por akceli daŭran disvolviĝon de la ĉina-uzbeka ampleksa strategia partnereco kaj injekti energion en la konstruadon de ĉina-uzbeka komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree