Lunde sveda ĉefministro Ulf Kristersson diris, ke li konsentas kun turka prezidento Recep Tayyip Erdogan pri subteno al la aliĝo de Svedio al NATO, kaj Svedio fariĝos membrolando de NATO kiel eble plej rapide.
Laŭ raporto, post la permeso de Erdogan pri la aliĝo de Svedio al NATO, necesas oficiala ratifo de la turka parlamento. Ankaŭ la hungara parlamento ankoraŭ ne aprobis la peticion de Svedio pri aliĝo al NATO.
La pintkunveno de NATO okazanta en la 11a kaj la 12a de julio en Vilnius diskutos pri ĉi tiu temo.