Kial iuj okcidentaj landoj trankviliĝis pri ellaso de nuklepoluita akvo de Japanio?
Mirinda Publikigita: 2023-07-11 18:30:56

Pasis unu semajno post publikigo de la taksa raporto pri ellaso de la nuklepoluita akvo en la maron ĉe Fukushima. Dume ne ĉesis oponoj el Filipinoj, Indonezio, Sud-Afriko, Peruo, Ĉinio, Sud-Koreio kaj la internacia komunumo pri la ellasa plano de nuklepoluita akvo de Japanio. Tamen iuj okcidentaj landoj montris pripensindan sintenon.

Post kiam la Internacia Atom-Energia Agentejo publikigis la taksan raporton, la usona ŝtata departemento esprimis bonvenon per deklaro kaj okcidentaj politikistoj estis silentaj pri la ellasa plano de Japanio. Iuj okcidentaj amaskomunikiloj multe raportis pri asertoj de Japanio kaj la IAEA, sed malmulte raportis la oponon el la internacia komunumo. BBC en sia artikolo preskaŭ tute citis vortojn de Japanio kaj IAEA. En ĝia videa raporto, raportisto eĉ prezentis “fiŝmanĝon” kaj diris, ke estas tre sekuraj la fiŝoj kaptitaj el akvoj proksimaj al Fukushima.

Iuj amaskomunikiloj kvankam “objektive” citis voĉojn el diversaj flankoj, tamen evitis ŝlosilajn demandojn, inkluzive de damaĝoj de la ellasa plano al la medio, sendependeco kaj reprezenteco de la specimenoj akiritaj de IAEA, falsfabrika historio de la Tokia Elektroenergia Kompanio, ktp.

Kial tiuj okcidentaj landoj trankviliĝis pri la ellaso de nuklepoluita akvo de Japanio? Tio rilatas al ilia “malhela historio” kaj privata strategia celo.

Ekzemple, Usono iam faris 67 nukleajn eksperimentojn en la insularo Marshall en la 40aj kaj 50aj jaroj de la pasinta jarcento. Cetere, Usono eĉ rekte ĵetis 130 tunojn da nuklepoluita grundo de la nuklea eksperimentejo en Nevado en la insularon. Estas facile kompreni, kial Usono faris nenion por haltigi al Japanio ellasi la nuklepoluitan akvon en la maron, ĉar ĝi mem estas unu el kreintoj de mara nuklepoluciado.

Cetere, Usono uzis nuklean sekurecon por interŝanĝo de interesoj. Post la nuklea akcidento en Fukushima, Japanio kaj Usono atingis kunlaboran interkonsenton pri kuna traktado de nuklea akcidento kaj postkatastrofa rekonstruado. Ambaŭ rigardas la nuklean akcidenton kiel “oportunon” por solidigi la aliancan rilaton. Ili neniel zorgas pri pago de aliaj landoj por tiu plano.

Pacifiko estas la komuna hejmo de la homaro, ne estas nuklea eksperimentejo kaj ĵetono por geopolitika transakcio. Japana registaro devas aŭskulti justan voĉon de ĉiuj partioj, tuj haltigi sian ellasan planon de nuklepoluita akvo en la maron. Tiuj silentaj okcidentaj landoj ne devas ludi kiel komplicoj de tiu plano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree