Ĉinio denove urĝas Japanion ĉesi antaŭenigi planon pri oceana eligo
Yu Publikigita: 2023-07-11 18:27:23

Ĉinio lunde denove urĝis Japanion haltigi sian planon eligi nuklepoluitan akvon en la oceanon en la iranta 53a sesio de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN).

La Homrajta Konsilio de la UN lunde adoptis la rezulton de la Universala Perioda Reekzameno de Japanio. Dum parolado en diskuto pri la rezulto de la Universala Perioda Reekzameno de Japanio, ĉina diplomato Shi Qi reasertis, ke Ĉinio urĝas Japanion haltigi la planon eligi nuklepoluitan akvon en la oceanon.

Shi urĝis Japanion trakti la aferon en scienc-bazita, sekura kaj travidebla maniero, kaj kunlabori kun la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) por starigi longtempan internacian monitoradan mekanismon kun aliĝo de la japanaj najbaroj kaj aliaj koncernatoj kiel eble plej baldaŭ.

La diplomato atentigis, ke konsidere pri ekonomiaj kostoj, Japanio ignoris la zorgojn kaj oponojn de la internacia komunumo, kaj la kontinua eligo de milionoj da tunoj da nuklepoluita akvo el Fukuŝimo en la maron en la venontaj 30 jaroj egalas traktadon de Pacifiko kiel "kloako".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree