Marde, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la Centra Komisiono pri profundigi de ĝenerala reformo, Xi Jinping, prezidis la duan kunvenon de la komisiono. Li akcentis dum prezido de la kunveno, ke konstrui pli altnorman malferman ekonomian sistemon estas strategia rimedo por aktive akceli reformon per malfermo kaj akceli disvolvon. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por konstrui novan disvolvan strukturon ĉirkaŭ servo, preni sisteman malfermon kiel gravan punkton, fokusiĝi al profundigo de sistema reformo en investo, komerco, financo kaj novigo, plibonigi adaptiĝajn politikajn rimedojn kaj aktive altigi la eksteran malfermon al nova nivelo.