Ĉinio publikigis sian planon pri surluniĝo
Yu Publikigita: 2023-07-12 21:39:26

Zhang Hailian, vicĉefinĝeniero de la Oficejo de Ĉina Programo de Homloĝata Kosmoŝipo, diris merkrede en la 9a Ĉina (Internacia) Komerca Aerokosma Forumo en Wuhan, Hubei-provinco, ke Ĉinio planas efektivigi surluniĝon de astronaŭtoj por scienca esploro antaŭ 2030, kaj poste ĝi esploros kaj konstruos lunan stacion de sciencaj eksperimentoj por efektivigi sistemajn kaj kontinuajn esplorojn kaj kontrolojn de rilataj teknikaj provoj.

Laŭ unua plano, Ĉinio uzos du portoraketojn por sendi la surluniĝilon kaj homloĝatan kosmoŝipon al tera-luna transira orbito. La kosmoŝipo kaj surluniĝilo rendevuos kaj kupliĝos en la luna orbito, kaj astronaŭtoj eniros el la kosmoŝipo en la surluniĝilon. Poste, la surluniĝilo lante falos en difinita regiono de la luna surfaco, kaj la astronaŭtoj iros sur la lunon por fari sciencajn esplorojn kaj kolekti specimenojn. La astronaŭtoj plenumos la difinitajn taskojn, kaj poste la surluniĝilo veturigos ilin al la luna orbito, kaj kupliĝos kun la kosmoŝipo, kaj fine ili revenos al la tero per la kosmoŝipo kun specimenoj. Por plenumi ĉi tiun mision, ĉinaj sciencistoj esploras portoraketon Changzheng-10, novan kosmoŝipon, surluniĝilon, spacialajn kombineojn por luna vojaĝo kaj lunan veturilon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree