Sekureca Konsilio de UN okazigis kunvenon pri eksplodoj de pipelinoj Nord Stream
Yu Publikigita: 2023-07-12 20:08:48

Laŭ peto de la rusa delegacio, la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) marde refoje okazigis publikan kunvenon pri eksplodoj de la naturgasaj pipelinoj Nord Stream.       

Laŭ invito de la rusa delegacio, du sendependaj ĵurnalistoj diris al la Sekureca Konsilio de la UN, ke okcidento kovras enketon pri la eksplodoj de la naturgasaj pipelinoj Nord Stream, kaj ke Usono kaj aliaj landoj devas akiri pli da informoj kaj dividi ilin kun la Sekureca Konsilio kaj aliaj landoj.

Usona reprezentanto refoje neis atakon kontraŭ la naturgasaj pipelinpoj en la kunveno.

Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke objektiva kaj senpartia enketo pri la eksplodoj de la pipelinoj devas esti farita kun respondeca sinteno, kaj la enketo devas ne esti politikigita nek  uzata por politika manipulado. Li ankaŭ alvokis fruan publikigon de rezultoj de la enketo pri la eksplodoj por alporti la krimintojn al justico kiel eble plej baldaŭ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree