Intervjuo al Sun Mingxiao: “Ĉiuj devas praktiki per faktoj nian ideon”
Alessandra Madella Publikigita: 2023-07-12 15:12:40

Instruisto Sun Mingxiao, internacie konata kiel Semio, estas la fondinto de la Esperanto-Muzeo kaj de la kvarjara Esperanto-fako ĉe Zaozhuang-Universitato en provinco Shandong de orienta Ĉinio. En tiu ĉi intervjuo de la 10-a de julio 2023 li afable rakontas al Ĉina Radio Internacia pri la perspektivoj de tiuj du gravaj atingoj por la tuta movado kaj pri sia daǔra engaĝiĝo cele al la disvastigo de Esperanto.    

SM: Sun Mingxiao

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu vi bonvolas diri al ni, kiam vi eklernis Esperanton?

SM: Kiam mi estis deknaǔ-jaraĝa mi eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1983.

AM: Ĉu ĝi iel ŝanĝis vian vivon?

SM: Kompreneble! Esperanto donis al mi la internacian ideon kaj la penson pri la monda paco. Kaj mi disvastigis Esperanton ĝuste per tiu ideo kaj tiu penso de paco. De tiam mi movadis en kelkaj lernejoj—mezlernejo kaj universitato.


 Instruisto Semio gvidas gaston en la Esperanto-Muzeo

AM: Kiam vi ekhavis la ideon fondi fakan Esperanto-kurson ĉe Zaozhuang-Universitato?

SM: Antaǔ pli ol dek jaroj la universitato fondis la Esperanto-Muzeon. Multaj studentoj vizitis la muzeon kaj ili ekhavis la volon lerni Esperanton. En 2011-03 la universitato funkciigis Esperantan kurson ne devigan. Mi opiniis, ke la universitato devas esti bona loko por instrui Esperanton, sed postlabora kurso ne estas sufiĉa. Ni devis havi fakan kurson. Do, mi donis la ideon al la estroj de la universitato. Ili diskutis serioze kaj opiniis, ke mia ideo estas bona. Do, ili deziris fondi la Esperanto-fakon.

La estonta loko de la Esperanto-Muzeo en la nova kampuso de Zaozhuang-Universitato

AM: Kiuj estas laǔ vi perspektivoj de la Esperanto-fako por la estonto?

SM: Tio estas malfacila afero, ĉar la postenoj de laboro por niaj gestudentoj ne estas multaj. Se ili volas disvastigi Esperanton en universitato, ili devas havi pli altajn diplomojn. Do, ni devas solvi la problemon. Nia universitato kunlaboras kun Universitato Adam Mickiewicz de Pollando por altigi ilian diplomon. Se ili diplomiĝos tie, eble ili povos eniri nian universitaton por instrui Lingvistikon kaj Esperanton. Do, ili havos firman laboron kaj ili fariĝos profesiaj esperantistoj. Tio estas ja espero por nia lingvo.

AM: Ĉu vi pensas starigi kunlaboron kun aliaj universitatoj?

SM: Tio estas bona afero, sed ĝis nun ni ne havas rilaton kun alia universitato. Ni devas elekti. Se iu universitato havas tiun planon, kompreneble ni devas kunlabori kun tiu universitato.

 Grupa foto antaǔ la Esperanto-Muzeo dum la kunveno por la emeritiĝo de S-ro Semio

AM: Kial ne estas tiel granda Esperanto-muzeo en pli granda ĉina urbo?

SM: En la grandaj urboj kelkaj esperantistoj havas ideojn por fondi ion por Esperanto, sed mankas al ili la mono, la taǔga loko kaj eĉ taǔga fondanto. Nia universitato estas pli bona bazo por Esperanta muzeo.

AM:  Sed la muzeo iĝos multe pli facile atingebla per superrapida trajno de Pekino aǔ Ŝanhajo, kiam ĝi estos en la nova kampuso de Zaozhuang-Univesitato, tute proksima de la stacidomo.

SM: Jes, la universitato jam havas novan kampuson en nova parto de la urbo. Ni havas planon fondi la novan Esperanto-Muzeon en tiu ĉi nova kampuso, sed la projektitaj grandaj domoj konstruiĝas malrapide. La estroj de la universitato promesis: kiam la nova granda biblioteko de la nova kampuso estos finkonstruita, nia muzeo povos translokiĝi al ĝi.

AM: Vi emeritiĝis pasintmonate, sed vi ankoraǔ havas gvidan rolon por la muzeo kaj la Esperanto-fako en Zaozhuang-Universitato. Kiuj estas viaj planoj por la estonto?

SM:  Kvankam mi fariĝis emerito, mi neniam forlasos nian lingvon. Kaj la universitato denove ŝarĝis min por labori. Mi estas ankaǔ konsilanto de la Esperanto-Parko en Zaozhuang kaj de la kompanio Verda Lumo. Mi volas doni mian tutan energion al Esperanto-movado. Sed ni devas preni la bonan lokon por nia lingvo. Ekzemple, la Esperanto-Muzeon aǔ la de mi diritajn kompanion kaj parkon. Mi prenis la tri lokojn kiel mian laborlokon por nia lingvo.

S-ro Semio kaj klubanoj de Shandong-a Esperanto-Klubo dum agado en la Esperanto-Parko

AM: Kiuj estas la planoj por progresigi la Esperanto-Parkon? Mi aǔdis, ke ĝi rekonstruiĝos kaj fariĝos eĉ pli bela...

SM: Lastatempe la parko estas projektata. Ni elektis kelkajn lokojn por konstrui la kamparan loĝejon por la vizitantoj de la muzeo. Se esperantistoj vizitas la Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-Universitato, ili povas loĝi en la kampara loĝejo en la parko por tendumi, studi, esplori, eĉ vojaĝi. Do, mi pensas, ke la parko fariĝos pli kaj pli bela.

AM: Ĉu vi volas aldoni ion?

SM: Mi esperas, ke ĉiuj esperantistoj povas veni al nia muzeo, al nia parko kaj al nia kompanio. Tio estas fakta afero. Esperanto ne estas nur ideo, sed devas esti efektiva afero. Ĉiuj devas praktiki per faktoj nian ideon. Do, nia lingvo estos prospera.

AM: Mi kore dankas. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree