Laŭ raporto de retejo The Hill en la 7a de julio, la plej nova raporto de usona labor-statistika buroo montras, ke ekde aprilo preskaŭ 90% de senlaboruloj en Usono estas nigruloj.
La raporto diras, ke inter 300 mil novaj kazoj de senlaboreco post printempo estas 267 000 nigraj laboruloj. Nun la senlaboreco de nigruloj en Usono atingis 6%. La kvanto estas preskaŭ duoblo de 3,1% de la blankuloj. Kaŭze de pliiĝanta maltrankvilo pri ekonomia recesio, la senlaboreco ĉiam restas sur relative malalta nivelo. Tamen ekzistas diferenco inter malsamaj etnogrupoj.
Usonaj specialistoj diris, ke se plimalboniĝos la situacio, la profitoj de nigraj laboruloj kaj aliaj vundeblaj grupoj rapide malpliiĝos.