NATO eraris per malordigo de Azi-Pacifiko
Mirinda Publikigita: 2023-07-12 13:11:37

Ekde la 11a de julio laŭ la loka tempo en Litovio okazis la pintkunveno de NATO. Krom la kerna demando pri la ukraina situacio, gvidantoj de Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando duafoje ĉeestas la pintkunvenon, kio varmigas la azi-pacifikan temon de NATO. Laŭ raporto de japanaj amaskomunikiloj, kaŭze de opono de Francio, la plano pri establo de la unua agentejo de NATO en Japanio estis prokrastita al aŭtuno. Analizistoj opinias, ke sub la gvidado de Usono, NATO ne ŝanĝos la intencon sin etendi al Azi-Pacifiko.

Kiel rezulto de la Malvarma Milito, NATO ĉiam estas kerna subtenilo de Usono por ĝia hegemonio. “Malfaciala ekzisto sen malamiko” estas ĝia funkcia logiko. Post la Malvarma Milito, sub la stimulado de la usona strategio treti sur Germanio, elpeli Rusion kaj venki Ĉinion, NATO faris ses etendiĝojn orienten, provokis konflikton inter Rusio kaj Ukrainio, kreis sekurecan disiĝon de Eŭropo kaj senĉese etendis siajn manojn al Azi-Pacifiko.

Retrorigardante la historion, la azipacifikigo de NATO estas farita sub gvidado de Usono por aldoni energion al NATO per fabrikado de krizo en Azi-Pacifiko. Tio estas ŝlosila paŝo de NATO por ĝia tutmondiĝo. Tiu procezon ĉiam regas malsana koncepto pri okcidenta transformigo de azi-pacifikaj landoj kaj la rezulto estas imagebla.

En la azipacifikiga procezo de NATO, Japanio ludis rolon inviti lupon en la domon. Maje de 2014 Japanio kaj NATO subskribis “planon pri sollanda partnereco kaj kunlaboro” por senĉese altigi la kunlaboran nivelon kun NATO. La kialo de tio ne nur estas, ke Japanio estas sekvanto de Usono, sed ankaŭ kuŝas en tio, ke Japanio intencas refoje iri sur vojon de militarisma lando. Establo de la unua agentejo de NATO en Azio ĝuste pruvis, ke NATO volas meti sian kunordigan centron de azipacifika agado en Japanio. Tio vekis fortan oponon de la regionaj popoloj.

Fakte en interno de NATO ekzistas ankaŭ kontraŭaj voĉoj pri ĝia etendiĝo al Azi-Pacifiko. Ekzemple franca prezidento Emmanuel Macron iam klare oponis kontraŭ establo de agentejo en Japanio. Franca oficisto diris, ke NATO servas por protekti Usonon kaj Eŭropon kaj ne taŭgas establi agentejon en Azi-Pacifiko. Tiuj raciaj voĉoj estas aŭskultindaj kaj konsiderindaj por membroj de NATO.

Azi-Pacifiko estas loko de kunlaboro kaj disvolvo, sed ne estas ŝaktabulo de konkurenco inter potencoj. NATO gvidata de Usono volas kopii tiel nomatan “eŭropan sperton” en Azi-Pacifiko, kio esence estas alporti disiĝon kaj kontraŭstaron al Azi-Pacifiko kaj la regionaj popoloj absolute ne akceptos tion. Malordigo de Azi-Pacifikon ne povas esti konsentata de ĉiuj pacamantoj en la mondo. Ken Stone, respondeculo de kanada kontraŭmilita organizo diris, “NATO estas invadeca milita organizo gvidata de Usono kaj laŭ ĝia ĉarto, ĝi jam perdis sian ekzistan signifon longtempe.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree